Commons:Regularo pri forigoj
Forigo (Regularo pri forigoj) |
---|
|
Por efike vivteni la Vikimedian Komunejon, necesas havi regularon pri forigoj de materialoj kiuj pro diversaj kialoj ne estu en la komunejo. Pro simpleco bildoj, filmoj, sondosieroj kaj ĉiuj aliaj specoj de dosieroj sekve simple nomatas "dosiero", kaj ĉiuj artikolaj, kategoriaj kaj diskutaj paĝoj simple "paĝo". La jena paĝo ne klarigas la prilicencan politikon de la komunejo, pri tio vidu la anglalingvan paĝon Commons:Licensing/eo.
Contents
Ĝenerala procedo[edit]
Principe ekzistas kvin grupoj de kialoj por forigo (pli detale vidu sube):
- Mankaj licencaj informoj: Se mankas informoj pri licenco, la dosiero estas markita nesufiĉe priskribita kaj la alŝutinto estas informata. Se post 7 tagoj la problemo ne estas solvita, komuneja administranto rajtas forigi la dosieron sen plua diskuto. Ĉiuj koncernaj dosieroj troveblas en la kategorio Category:Missing legal information.
- Rapida forigo: Se vi absolute certas, ke por la dosiero aplikeblas la kriterioj por rapida forilo, ekzemple se vi mem erare alŝutis ĝin aŭ se ekzistas tute evidenta perforto de kopirajto, eblas rapide forigi ĝin. Wenn du absolut sicher bist, dass die Datei unter die Schnelllöschkriterien, wie z.B. versehentlichem Hochladen deinerseits, offensichtliche Urheberrechtsverletzung, "fair use", nicht-kommerzielle Nutzung usw. (unten näher beschrieben) fällt, dann ist sie ein Kandidat für die Schnelllöschung. Ĉiuj koncernaj dosieroj troveblas en la kategorio Category:Candidates for speedy deletion.
- Peto pri forigo: Se ekzistas bezono por diskuto ĉu la koncerna materialo estu forigita aŭ ne (kiu principe estas la rekomendata vojo), la dosiero respektive paĝo estu aldonata al la listo de petoj pri forigoj. En ĉiuj iel ajn dubaj kazoj uzu peton pri forigo anstataŭ rapida forigo. Bonvolu tiucele marki la dosieron respektive paĝon per la ŝablono {{delete}} kaj ne forgesu a) mencii kialon, b) aldoni la materialon al la Petoj pri forigoj kaj c) informi la alŝutinton.
- Duoblaĵoj: Ekzemploj de „duobligitaj“ dosieroj estas ekzaktaj kopioj de bildoj, kaŭzataj pro ripeta alŝuto, aŭ la sama bildo en alia grandeco. En ajne duba kazo, Dateien sind exakte Kopien von Bildern, verursacht durch wiederholtes Hochladen, aŭ das gleiche Bild in anderer Auflösung. Im Zweifel, stelle einen regulären Peto pri forigo. SVG-Versioj de bildoj alŝutitaj ankaŭ en aliaj formatoj neniam konsideratatas duoblaĵoj.
La vikipediisto kiu petas pri forigo de duoblaĵo, devas anstataŭigi la forigindan duoblan dosieron en ĉiuj vikipediaj projektoj helpe de la helpilo GlobalUsage. Poste komunejaj administrantoj senprobleme povas forigi la dosieron. Ankoraŭ uzataj duoblaĵoj ne rajtas esti forigitaj. Ĉiuj koncernaj dosieroj troveblas en la kategorio Category:Duplicate. - Superflua aŭ malbonkvalita materialo: Superflua aŭ malbonkvalita materialo neniam rajtas esti rapide forigitaj. Ili laŭ la kutima vojo devas esti proponataj por forigo kaj forigatas nur post unuopa diskuto rezulte proponanta la forigon.
Ĉiukaze konsideru uzi la helpilon GlobalUsage, por havi superrigardon pri la uzo de dosiero, antaŭ ol ĝi estas forigata.
Pli detale[edit]
Mankaj licencaj informoj[edit]
Dosieroj kun nekompletaj fontaj aŭ licencaj informoj estu markitaj per la ŝablonoj {{subst:nsd}} (no/missing source, tagged by date) aŭ {{subst:nld}} (no/incomplete licensing information, tagged by date). Bonvolu informi la alŝutinton ke vi markis la dosieron (pli detale vidu la informon de la ŝablono, post kiam vi markis la dosieron per ĝi). Post la alŝutinto havas 7 tagojn por kompletigi la informojn. Se la problemo post semajno ne estas forigita, la dosiero povas esti rapide forigata. Se necesaj licencaj aŭ fontaj informoj estas aldonataj, la markigo estu forigita.
Vi ne proponu tiajn dosierojn por forigo aŭ rapida forigo. Ĉar ili estas markitaj kun indiko de dato, komuneja administranto aŭtomate povas vidi kiuj povas esti forigitaj.
Rapida forigo[edit]
Sub certaj cirkonstancoj dosiero aŭ paĝo povas esti rapide forigata, laŭ la speco de ŝablono aldonita al ĝi:
- {{copyvio}} por tute evidentaj kopirajtaj perfortoj. Uzu la ŝablonoformon {{copyvio|fonto aŭ kialo}} por klarigi kial laŭ vi temas pri tute evidenta kopirajta perforto.
- {{speedydelete}} por aliaj kialoj. Ne forgesu indiki kialon, per la ŝablonoformo {{speedydelete|kialo}}.
- {{fair use}} por komunejaj dosieroj markitaj per la kialo "justa uzo".
Komuneja administranto forigos la dosieron aŭ paĝon post certa tempo. Kiu kontraŭas peton pri rapida forigo, ŝanĝu tiun peton al regula peto pri forigo (vidu sube). Bonvolu certigi ke ĉiuj uzoj pri foriginda dosiero aŭ paĝo antaŭ ties fakta forigo estu korektitaj kaj ĝisdatigitaj. Ĉiuj koncernaj dosieroj troveblas en la kategorio Category:Candidates for speedy deletion kaj ties subkategorioj.
Bonvolu atenti, ke dosiero aŭ paĝo en la sekvaj kazoj ne estas kandidato por rapida forigo:
- Se probablem sed ne tutcerte temas pri kopirajta perforto, necesas regula peto pri forigo
- Se temas pri laboraĵo tre simila aŭ identa al alia, temas pri "superflua" materialo. La procedo pri tiaj dosieroj aŭ paĝoj troveblas sube.
Administrantoj bonvolu ne forgesi: Antaŭ la rapida forigo de dosiero certigu ke la uzanto petinta pri rapida forigo agis laŭ tiu-ĉi regularo. Ĉiam kontrolu la historion de versioj, por certigi ke ne valida dosiera priskribo estis vandaligita.
Dosiero en la kategorio Category:Candidates for speedy deletion rajtas esti rapide forigita, se ĝi
- estas difektita, viruse infektita aŭ malplena, se ĝi kaŭzas subitan finon de la interreta programo (en duba kazo prefereblas peto pri forigo kun la klarigo "nekonata formata aŭ enhavo"),
- jam foje laŭ tiu-ĉi regularo estis rapide forigita,
- estas markita per ne-libera licenco (kiel "justa uzo", "nekomerca" aŭ "uzo nur post aparta permeso") aŭ se temas pri tute evidenta kopirajta perforto,
- estis alŝutita klare nur cele al vandalismo, persona atako aŭ nepravigebla varbado.
Paĝo en la kategorio Category:Candidates for speedy deletion rajtas esti rapide forigita, se ĝi estas
- malplena,
- tute evidenta kopirajta perforto,
- evidenta sensencaĵo, testa paĝo aŭ vandalismo,
- vikipediista paĝo aŭ subpaĝo, kies forigon petis la koncerna vikipediisto mem,
- duobla redirektigo,
- redirektigo al ne ekzistanta dosiero,
- kategorio sen enhavo,
- diskutpaĝo de jam forigita dosiero aŭ
- ekster la projektokadro (ligilo anglalingva) de la Vikimedia Komunejo.
Peto pri forigo[edit]
Pri la forigo de dosiero aŭ paĝo okazu diskuto, se ĝi
- havas nekonatan statuson pri fonto, sed la sube proskribita metodo pri mankaj fontaj indikoj ne ablikeblas,
- ŝajne perfortas la komunejajn regulojn pri licencoj, sed ne estas tute evidenta kopirajta perforto,
- havas malbonan nomon kaj jam ekzistas dosiero respektive paĝo kun ĝusta nomo (konsideru redirektigon). Renomitaj dosieroj povas esti markitaj per la ŝablono {{duplicate}}.
- la mankaj informoj ne povis esti trovitaj (vidu ankaŭ Commons:Images missing information).
- estas malbonkvalita kaj pli bona versio ekzistas (ekzemple se foto estas malfokusita, tro malgranda aŭ multe tro granda kompare al la alia, bonkvalita versio).
- estas superflua kaj anstataŭigebla per pli bona versio,
- ne estas uzata de ajna vikimedia projekto kaj ankaŭ en proksima estonto laŭ probablo ne estos uzata (ekzemple neuzata dosiero pri pentraĵo de nekonata artisto).
Por proponi peton pri forigo, bonvolu aldoni kialon per la ŝablonoformo {{delete|kialo}}, kaj listigu la paĝon en Commons:Petoj pri forigoj, tiel ke povas komenciĝi diskuto pri ĝi. Kiel ekzakte procedi, estas klarigita en la ŝablono Template:Delete/eo. Se fine de diskuto estas klara plimulto por la forigo, komuneja administranto forigas ĝin. Antaŭe tamen devas esti certigite ke ĉiuj ligiloj gvidantaj tien estas forigitaj aŭ ĝisdatigitaj, ekzemple per la helpilo GlobalUsage. Pli da informoj kaj superrigarto de dosieroj kun la ŝablono {{delete}} haveblas en la paĝo Commons:Petoj pri forigoj.
Se vi volas proponi plurajn dosierojn respektive paĝojn kun sama kialo por forigo, bonvolu atenti la anglalingvan helpopaĝon Commons:Deletion requests/Mass deletion request.
Duoblaĵoj[edit]
Intertempe eblas alidirektigoj (redirects) de dosieroj, tiel ke duoblaj dosieroj ne estu rapide forigitaj, sed alidirektigitaj.
Se la troa dosiero havas la saman formaton kiel la konservinda duoblaĵo kaj vi certas ke ĝi havas la samajn ecojn (koloro, kvalito ktp.), markigu ĝin per {{duplicate|Image:Ekzemplo.jpg}}, kaj anstataŭ Image: Ekzemplo.jpg skribu la nomon de la dosiero kiu anstataŭigu la troan dosieron.
- Bilda dosiero de la formatoj PNG, JPEG aŭ GIF, por kiu ankaŭ ekestis samenhava vektora grafikaĵo, neniam konsideratas ekzakta duoblaĵo kaj tial ne rajtas esti rapide forigata. Tiaj dosieroj estu listigitaj en la paĝo Petoj pri forigon, por ke eblu decidi laŭ unuopa kazo-
- Se unu el pluraj ekzaktaj duoblaĵoj estis alŝutita de la kreinto mem, tenu tiun kaj alidirektigu la aliajn al tiu dosiero.
- Se pluraj ekzaktaj duoblaĵoj havas malsamajn priskribojn aŭ prilicencajn informojn en la koncerna dosiera paĝo, certiĝu ke ĉiuj gravaj informoj plutroveblu ĉe la konservata kopio.
Superflua aŭ malbonkvalita materialo[edit]
Superflua aŭ malbonkvalita materialo estu diskutataj en regula peto pri forigo, kaj laŭ rezulto de unuopa diskuto estu aŭ forigitaj aŭ ne. Vi nepre indiku la kialon laŭ kiu viaopinie certa dosiero pli malbonas ol alia. (Atentu la anglalingvan noton Commons talk:Superseded images policy).
Post kiam en la paĝo Commons:Petoj pri forigoj ekestis decido pri forigo de dosiero, vi devas anstataŭigi ĉiujn uzojn de la malplibonkvalita dosiero troveblajn per la helpilo GlobalUsage per la plibonkvalita dosiero. Poste komuneja administranto povas forigi la malplibonkvalitan dosieron. Bonvolu ĉiam atenti ke aliaj vikimediaj projektoj eble estonte ankoraŭ povus utiligi la malplibonkvalitan dosieron. En duba kazo tial ne forigu ĝin.
Ŝablono | Apliko | Proponi por |
{{duplicate}} | por du identaj dosieroj | FOIRGO |
{{superseded}} | se pli bona dosiero de sama enhavo estis alŝutita | ANSTATAŬIGO |
{{supersededPNG}} | se PNG-dosiero de sama enhavo estis alŝutita | |
{{vector version available}} | se ekzistas vektora versio (kutime en formato SVG) |
En kazo de superflua paĝo aparte forte konsideru alidirektigon.
Protesto[edit]
Por protesti kontraŭ diskuto post kiam dosiero ne estis forigita, vi unue kontaktu kun la administranto kiu finis la diskuton. Se vi pensas ke dosiero mise estis forigita, vi povas protesti pri la forigo en la paĝo petoj pri malforigoj.
Se la decido baziĝis sur la aktualaj regularoj pri la komuneja licencado kaj projekokadro, eblas vortumi vian proteston en la koncernaj diskutpaĝoj.
Kategorioj[edit]
Kategorioj en duba kazo ne estu forigitaj, sed alidirektigitaj. Tiucele ekzistas la ŝablono Template:Category redirect. Tamen eblas forigi kategoriojn evidente mistajpitajn kaj kategoriojn pri kiuj tre malprobablas ke iu ajn iam uzos ilin. Tiaj kategorioj ricevu la markigon: {{bad name|pli bona nomo}}. Vidu ankaŭ la anglalingvan paĝon Commons:Rename a category.
Diskutpaĝoj[edit]
Diskutpaĝoj ne estu aŭtomate forigitaj nur pro tio ke la koncerna paĝo estis forigita. Ili ofte enhavas komentojn kaj protestojn pri forigo de la koncerna paĝo, aŭ aliajn utilajn diskuterojn. Ili konserviĝu krom ke ekzistas aparte konvinka kialo forigi ilin.
Vidu ankaŭ[edit]
- projektokadro de la vikimedia komunejo (baze angle, tradukoj al pluraj pliaj lingvoj)
- komuneja politiko pri licencado (baze angle, tradukoj al pluraj pliaj lingvoj)
- "Kiel trovi kaj prijuĝi kopirajtajn perfortojn" (same angle)